Vi iros kun ni de Ukrainio al Uzbekio, pasante tra Rusio kaj Kazaĥio…Vi vidos la bordojn de Nigra Maro, Kaspio kaj Aralo…Plonĝu kun ni !

De Odessa al « Taŝkent », tiu projekto bicikligos nin pli ol 3600 kilometrojn de aprilo ĝis aŭgusto 2004. Dum tiuj ses monatoj, ni traveturos kvar landojn (Ukrainio, Rusio, Kazaĥio kaj Uzbekio) kaj tri marojn (Nigra Maro, Kaspio kaj Aralo).

Ni pasos de Okcidento al Oriento, de Eŭropo al Azio, de la kristanaj regionoj al muzulmanaj regionoj, tra la sablo de dezertoj kaj de strandoj, tra la akvo de maroj kaj riveregoj, sekvante la silko-vojojn kaj la aŭto-vojojn.

Nia celo : konigi al miloj da homoj la regionojn, kiujn ni trapasos. Por tiu celo, ni kreis ĉi tiujn ret-paĝojn en tri lingvoj, sed ankaŭ filmon, fotoekspoziciojn kaj prelegojn post nia revojaĝo.

   Réalise de magnifiques sites internet  traducteur de mots société de prestations et de conseil spécialiste photo  facilite l’obtention de tout visa spécialiste de l’apprentissage des langues Le Conseil de quartier Trivaux Garennes FFF à Clamart  


Novaĵoj de la fronto !

1 augusto: Sunsubiro sur Taŝkenton


Ĉio ekas per 20jara kelnerino kun dikegaj mamoj kaj minimuma bluzo.
Surrealista vidaĵo post trairo de Uzbekio, kie ĉiuj virinoj surmetas larĝajn florrobojn kaj nur kuiradis aŭ akvumis la grundon por ĝin malvarmigi. Ni estas ankoraŭ je 150 kilometrojn de la urbo, kaj tiu bela rusino flue parolas la uzbekan. Kelkajn kilometrojn for, ŝildo en la cirila kun la magia vorto "kafejo", kiun mi kredis post Kazaĥio, definitive anstataŭita de te-domoj.

Poste, ĉio sinsekvas : tiun arion mi konas de radio-elsendo, rusoj pli kaj pli ĉeestas, uzbekoj interparolas ruse inter si, kaj neniu plu signas al ni. Al kiu direkto ni iras ? Ĉu mi rondiris ĉirkaŭ la tero ? Ĉu mi revenis al la startpunkto ? Dio mia, minijupo ! stringo ! Kiel belaj estas la allogaj uzbekinoj ! Multe pli belaj ol la floritaj fantomoj de iliaj kamparoj ! Ĉu jam ? Ĉu la urbo ? Ĉu la fino ? Jen Taŝkento ! Tiu fina punkto kies nomon mi prononcas 10 fojojn ĉiutage de 4 monatoj !

Estas dimanĉe vespere, la subo subiras sur la urbon kaj sur tiun revon.
Farite, tiun biciklan vojaĝo oni priparolu pasintece. Mi jam estas iom pli maljuna. Psikosomata reago. Mi sentas la muskolojn fariĝi molaj, mi forlasas fizikan kulminon. Helpon !

Ĉio finiĝas ĉi tie, kvazaŭ por montri ke ne sufiĉas iri pli kaj pli orienten por pli kaj pli da ekzotismo. Ni vidis preskaŭ neniun ruson krom ĉi tie kaj en Samarkando. Ili forlasis la eturbojn. Kaj same kiel en Kazaĥio, ili iom post iom estas pelitaj el la altaj postenoj de la administracio. La nura bona universitato de la lando trudas al siaj studantoj ekzamenon pri la uzbeka !

Kio estus tiu urbo sen ili ? Ĉu ĝi similus al iu ajn ĉefurbo de la tria mondo ? Ĉu okcidento alvenus ĝis ĉi tie sammaniere ? Ĉu oni vidus tiun junajn marĝenulojn toksiĝi per videoludoj ? Tiujn belulinojn kun mongolaj okuloj sur la dancejoj ? Neniam mi vidis landon kun tia diferenco inter urbo kaj kamparo. Kiu gajnos la batalon ?

Mi demetis la biciklon, mi sidiĝis fronte al Tamerlano-statuo. Ĝuste tiu, kiu anstataŭas Markson. Kia ajn estu la ulo, la lokaj loĝantoj daŭre fotiĝas antaŭ li. Mi provis elpensi bilancon pri kio okazis tiujn lastajn monatojn. Tiom da emocioj en tiom malmulte da tempo. Mi konsciis ke tio soifigis min por ankoraŭ pli da eltrovoj.

Sed unue, mi deziras ripozon. Mi revenos al Francio je la fino de aŭgusto, post mallonga etapo en la kirkizaj montaroj kaj lagoj. Sed mi ankaŭ deziras rakonti ĉion, kion mi travivis dum tiuj pasintaj monatoj. Mi deziras paroli, paroli al vi. Do kontaktu min, invitu min por kune trinki kaj manĝi.

Mi disdividos tiun aventuron ankaŭ pli formale per prelegoj, foto-ekspozicioj kaj projakcioj de nia filmo. Tio ebligos al ni repagi parton de la elspezoj kaj malkovrigi al pli kaj pli da homoj tion, kion ni travivis. Ankaŭ pro tio, invitu nin, donu al ni ideojn, kontaktojn, ktp. Ni soifas je parolo, aŭskulto, interŝanĝoj. Kaj ni ne povos fari tion sen vi ! La pilko estas en via flanko. Ne lasu la tempon malvigligi niajn emociojn.
Ni rendevuas kun vi.

Post kelkaj semajnoj, vi ricevos denove kelkajn retmesagxojn kun informoj
pri la venontaj okazaĵoj. Koncerne la paĝaron http://www.culture-aventure.fr/periples/odessa/odessatachkent.htm, ĝi certe ricevos kelkajn mallongajn raportojn senditajn el kirkizio.
 

  
"Registano, en Samarkando".
 
Sendependa Uzbekio bezonis nacian heroon por konstrui sian
identecon. Li estis Tamerlano, kiu faris el Samarkando la ĉefurbon de sia
reĝolando. Malmultaj scias ke li ne estis uzbeko.
  En Taŝkento ni gastas senpage en la hejmo de uzbeka
familio. Ni renkontis la patron sur la vojo. Akvo estas abunde malŝparata
en tiu lando !

Por vidi la jam trairitan vojonurs .

La aliaj kronikoj de la vojaĝantoj

La kronikoj de la vojaĝantoj
La mapo de nia vojo
Kiuj ni estas ?
Kiel kontakti nin ?
La dankoj
Index